Funkcias en Francio tre utila asocio "Scio sen Landlimoj", fondita kaj
gvidata de s-ro Jean-Pierre Petit, astrofizikisto, komputilisto, aŭtoro de
multaj libroj. La asocio celas disvastigi sciencajn kaj teknikajn konojn en
popularscienca nivelo - en formo de interesaj bildostriaj rakontoj.
La rakontojn verkis Jean-Pierre Petit mem, ili estas tradukataj al 38
lingvoj, kaj danke al Roland Platteau kaj Pierre Chibleur ili estas
ĝueblaj ankaŭ Esperante!
La bildostriaj rakontoj estas libere kaj senpage elŝuteblaj en la retejo
de la asocio - kaj ekde nun ankaŭ en la Scienca kaj Teknika
Esperanto-Bibilioteko, STEB. Ĝis nun aperis la sekvaj rakontoj:
- Kaj por kelkaj kromaj amperoj... - eletrotekniko
- Ĉio relativas... - fiziko
- Kaj por kelkaj kromaj amperoj... - fiziko/elektrotekniko
- La Vertebroscopo... - fiziko
- Praeksplodo (Big Bang) - fiziko / astronomio
- La Geometriumo - matematiko
- La Kronologiumo (La tempo) - fiziko
- La Ekonomiumo - direktado de entreprenoj
- La Kosmo kaj ili - fiziko / astronomio
- Informadiko - inĝenierado / komputado
Kondiĉo de elŝuta senpageco estas la nekomerca aplikado, kaj ke la uzanto
ne havu ajnan politikan, sektecan aŭ religian karakteron.
Reteja adreso de la franca asocio: http://savoir-sans-frontieres.com
Szilvási László
fonto: L.S. / Ret-Info